Dizionario Inglese - esperanto

English - Esperanto

in addition in esperanto:

1. krome krome


Ni ne vivas en landoj, ni vivas en niaj lingvoj. Tie vi hejmecas, tie kaj krome nenie.
Fortika konstruaĵo eltenu fortojn de ventoj, tertremoj, marondegoj, eĉ de bomboj, kaj kompreneble la pezon de neĝo en landoj, kie foje neĝas. Krome ĝi ne estu detruata de acida pluvo.
Lia semajnfina kabano estas beleta kaj komforta. Krome eĉ 10 homoj povas tranokti en ĝi.
Estis malvarme, kaj krome estis vente.
Legu ĉiutage ion, kion krome neniu legas. Pensu ĉiutage ion, kion krome neniu pensas. Faru ĉiutage ion, por kio krome neniu aliulo estus sufiĉe stulta por fari tion. Domaĝas al la spirito ĉiam nur vivi en konsento.
La domo aspektis bone, krome ankaŭ ĝia prezo estis konvena.
Ĉiun ŝancon malami la francojn kaj sciigi ilin estas bone kapti. Se krome ni povas mistrakti unu, des pli bone!
La trajnoj estas malpraktikaj kaj malkomfortaj; krome ili neniam estas ĝustatempaj.
Krome, komencas pluvi.
Krome al la pluvo ankaŭ estis forta vento.
Ŝi krome havas belan katon.
Krome vi suferas pro spacmanko en viaj oficejoj.
Ĉu krome io? "Ne, estas ĉio."
Lia entrepreno bankrotis, kaj krome lia edzino malsaniĝis.
Krome la rakonto ekanta per "la historio de Genĵi" estis tre ŝatata.