Dizionario Tedesco - esperanto

Deutsch - Esperanto

zweimal in esperanto:

1. dufoje


Meznombre mi spektas kinofilmon po dufoje en monato.
Mi vizitis Kioton dufoje.
Post kiam li hieraŭ malsukcesis dufoje, li ne plu volas provi.
Dufoje alklaku la simbolon.
Por aferoj mia patro iras dufoje en jaro al Sidnejo.
Dufoje en semajno la ĝardenisto venis por falĉi la herbon, pro kio mi neniam povis kuŝi en la longa herbo.
Homo, kiu scipovas du lingvojn, estas dufoje homo.
Se eblus, oni devus vivi dufoje.
Dufoje mezuru, unufoje segu!
Mi havas dufoje pli da libroj ol li.
Tiu vulkano ekeruptis dufoje ĉi-jare.
Jes! Mi gajnis dufoje sinsekve.
Vulpo ne kaptiĝas dufoje per la sama kaptilo.
Aristotelo subtenis, ke virinoj havas malpli da dentoj ol viroj; kvankam li estis edziĝinta dufoje, li neniam ekpensis pri kontrolo de sia aserto esplorante la buŝojn de siaj edzinoj.
Pere de utiligado de Esperanto, sufiĉas ke ĉiu materialo tradukiĝu nur unufoje al Esperanto kaj aperu nur dufoje en Interreto, tio estas en la origina lingvo de la teksto kaj en ties Esperanta traduko.