1. neniel
Oni devas neniel troigi la trinkadon de kafo kaj teo.
Neniel.
Malkovrante, ke lia edzino ofte trompis lin, pro kolerego li volas mortigi ŝin, sed li neniel sukcesis levi la ĉerkon, en kiu li kuŝis jam du jarojn.
Abu al-Husayn ibn al-Rawandi jam en la naŭa jarcento asertis, ke la racio estas la ekskluziva gvidilo al la vero, serĉado, en kiu rivelo neniel helpas.
Tute ne, neniel.
Neniel utilas diri al mi "Saluton, kiel vi fartas?", se vi ne havas ion alian direndan.
Ĉar li neniel sin estis interesinta pri fiziko li ne aŭskultis min, kiam mi klarigis al li la leĝon de la gravito, sed etendis la brakojn kaj forflugis kun lasta palpebrumo antaŭ ol malaperi je la horizonto.
Sammaniere ruso povus trovi neniel amuza ŝercon, kiu ridegigas anglon.
Homo devus legi laŭ sia propra gusto; ĉar tio, kion li legas devige, neniel taŭgos por li.
Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.
Ekzistokialo de lia estimateco certe ne estas lia riĉaĵaro, ĉar li neniel riĉas.
Mi supozas, ke via laboro plaĉas al vi." "Neniel; mi malŝatas ĝin."
Kompreneble mi helpos al vi, neniel dubu pri tio.
Ĉu lin vi vere ne konas? - Neniel!