Dizionario Tedesco - esperanto

Deutsch - Esperanto

deshalb in esperanto:

1. tial


Tial mi malfruiĝis.
Mi trovis iam en lernejo knabon mezastaturan, kiu mistraktis pli etan knabon. Mi admonis lin, sed li respondis: "La granduloj frapas min, tial mi frapas la etulojn; tio justas." Per tiuj vortoj li resumis la tutan historion de la homaro.
Dirante ke ili ne povis subteni kaj edzinon kaj aviadilon, la du fratoj tial restis dumvivaj fraŭloj.
Malgranda firmao devus konstrui rulseĝon, kiu havas speciale komfortajn pneŭmatikojn kaj tial estas taŭga por malbona tereno.
Lambastono servas por anonci, ke la manoj de la tenanto uziĝas por io alia ol por utila peno, kaj ĝi tial utilas kiel atestilo de senokupeco.
Estas tial, ke la usona registaro iris al tribunalo por protekti la rajton de virinoj kaj junulinoj porti hiĝabon, kaj por puni tiujn, kiuj volus malpermesi ĝin.
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna.
Tial Tatoeba estas multlingva. Sed ne tia multlingveco. Ne tiel ke la lingvoj simple pariĝas, kaj kie pri kelkaj lingvoj ne estas zorgataj.
Ni tial ĉesigos la monan surŝutetadon por ke la rimedoj, je kiuj ni disponos fariĝu potencaj ŝanĝopeliloj.
Aĥ, tial!
Jane estas dika, primitiva kaj fumas tro multe. Sed Ken pensas, ke ŝi estas aminda kaj ĉarma. Tial oni diras, ke amo estas blinda.
La kanada dankfesttago kaj la Kolumbotago en Usono samtempas, tial parolantoj de Esperanto el ambaŭ landoj profitas por havi internacian kunvenon.
La povo liverata de sunenergia panelo kun kvadratmetra areo estas proksimume unu vatto. Tial nuntempe estas malfacile grandaskale rikolti sunenergion.