1. Metu
Gluu ĉi tiun poŝtmarkon sur la poŝtkarton kaj metu ĝin en la poŝtkeston.
Metu ĝin surpapere, tiel ke ĉiu pli bone komprenas.
Metu la cindrujon proksimen.
Metu ilin sur la bakplaton kaj priŝmiru ilin per ovoflavo.
Ĉu vi plu deziras tason da kafo? "Jes ja, metu iomete en la mian sed multe en tiun de mia frato."
Metu en la pistujon la foliojn de bazilio, la ajlerojn, la pinsemojn kaj zorgeme pistu la tuton ĝis vi havos kaĉon.
Metu la pecetigitan glacion rekte en la glason kaj verŝu sur ĝin la vodkon.
Metu tiujn florojn ien, kie oni povas vidi ilin bone.
Metu atente la nokojn unuope en la bolantan akvon kiun vi mallonge demetas de la fajro.
Flanken metu vian cerbon kaj iru aĉetadi.
Flanken metu por mi parton da kuko, ĉar mi devas foriri.
Metu la viandon en la malvarmujon, alie ĝi putros.
Metu la medikamenton, kie infanoj ne povas atingi ĝin.
Haketu la cepon kaj metu ĝin en kaserolon kun la butero kaj la oleo.
Metu makaroniojn en kribrilon, por disigi ilin disde la akvo.