1.
rajtoj
La unua de la homaj rajtoj estas: Ne babilaĉu!
Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.
La agado de la Revolucio efikas sur jenaj ĉefaj punktoj: la laŭleĝa egaleco, individua libereco, apartigo de la ŝtatpovoj; redaktado de konstitucio kaj akto de rajtoj.
La "Leĝo pri Rajtoj" faris ŝanĝojn en la Usona Konstitucio.
Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn Ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon aŭ plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj.
Kiam la registaro perfortas la rajtojn de la popolo, ribelego estas por la popolo kaj por ĉiu ties ero la plej alta de la rajtoj kaj la plej nepra de la devoj.
Ĉiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontraŭ li.
Eĉ la plej malgranda nacio batalas por siaj rajtoj.
Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.
Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen ĉia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.
Li parolis kontraŭ miaj rimarkigoj pri egalaj rajtoj.